Job 8

1Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: 2Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento? 3Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon? 4Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago. 5Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon, 6Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo. 7Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos. 8Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj; 9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro. 10Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn. 11Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo? 12En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita. 13Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo, 14Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo. 15Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni. 16Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj; 17Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte; 18Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis. 19Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj. 20Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj. 21Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj. 22Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

Copyright information for Esperanto